Gabriele d'Annunzio
LA SEMANTOJ

Fortikaj knaboj iras sur plugtero
kaj mildvizaĝajn bovojn ili gvidas.
Vapore post ili la spur' humidas,
kie apertas ĝin por sem' la fero.

Poste, larĝgeste, viroj postrapidas
ŝutante semojn; levas kun fidelo
l' olduloj bonaj preĝojn al ĉielo,
laŭ Dia plaĉ' pri riĉaj fruktoj fidas.

Kaj kvazaŭ pia homa danko laŭda
honoras nun la teron; en modesta
sunlumo, vesperiĝe, streĉas neĝan

tempion la montar'; per kant' mallaŭta
ekzumas homoj, kaj en movo gesta
majeston ili havas pastre-preĝan.